Jen
La Porkoj
Jen la suno, jen la luno
Jen du malsamaj astroj
Jen vikingo, jen urbano
Jen la plej malsamaj homoj
Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo (RE)
Jen mandrilo, jen sxakalo
Jen du malsamaj bestoj
Jen kastelo, jen igluo
Jen la plej malsamaj domoj
Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo (RE)
Jen pomsuko, jen veneno
Jen malsamaj trinkajxoj
Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo